viernes, 9 de enero de 2015

ETV Esperanto-Televido en sia tema programo tiu ĉi semajno prezentas: "Sankta Tero, Dia Lando: Esperanto kaj Ĉinio", ampleksan ETV-progamon kun belega muziko kaj interesaj filmimpresoj el Ĉinio. http://esperantotv.net/

domingo, 4 de enero de 2015

ETV Esperanto Televido en sia tema programo tiu ĉi semajno prezentas: Intervjuo de Jaime Bayly kun la kuba verkistino Yoani Sánchez, en Miami, Usono. Antaŭ nelonge Kubo kaj Usono komencis altnivelan dialogon kiu rezultigis decidon de ambaŭ landoj restarigi reciprokajn rilatojn. Kuba prezidento Raúl Castro: "Ni devas lerni la arton kunvivi, civilize, kun niaj diferencoj". Ĉu komenco de epoko en Kubo de libera esprimo kaj dialogo? 

lunes, 29 de diciembre de 2014

ETV Esperanto Televido en sia aktuala tema programo tiu ĉi semajno prezentas: Mateo el Kopenhago ĝuas la belan vintran sezonon kaj li parolas pri neĝo kaj glacio. Ding Wei kantas ĉarman arian baladon: "Sola Danco de Sinjorino Neĝo". Andrzej Bach filmraportas pri glitado sur la maro kaj vintra kromnutrado de birdoj. Kaj nepre ĝuu belajn filmbildojn de glitkurado en Nederlando.

jueves, 25 de diciembre de 2014

ETV Esperanto Televido en sia speciala vintra programo prezentas: Mateo el Kopenhago ĝuas la belan vintran sezonon kaj parolas pri glacio kaj neĝo. Ding Wei kantas ĉarman arian baladon: "Sola Danco de Sinjorino Neĝo". Andrzej Bach filmraportas pri glitado sur la maro kaj vintra kromnutrado de birdoj. Kaj nepre ĝuu belajn filmbildojn de glitkurado en Nederlando.

miércoles, 24 de diciembre de 2014

Junulara muzikgrupo el Bjalistoko, Pollando, kantas "Feliz Navidad" en kelkaj lingvoj, interalie en Esperanto. "Feliz Navidad" estas Kristnaska kanto skribita en 1970 por la portorika kantisto-komponisto Jose Feliciano. La kanto iĝis klasika Kristnasko popola kanto en Usono kaj tra la mondo.

lunes, 22 de diciembre de 2014

Esperanto Televido hodiaŭ: Feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron el Gdańsk-Sopot-Gdynia, Pollando.