ETV Esperanto Televido en sia aktuala tema programo tiu ĉi semajno prezentas: Mateo el Kopenhago ĝuas la belan vintran sezonon kaj li parolas pri neĝo kaj glacio. Ding Wei kantas ĉarman arian baladon: "Sola Danco de Sinjorino Neĝo". Andrzej Bach filmraportas pri glitado sur la maro kaj vintra kromnutrado de birdoj. Kaj nepre ĝuu belajn filmbildojn de glitkurado en Nederlando.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario