lunes, 29 de diciembre de 2014
ETV Esperanto Televido en sia aktuala tema programo tiu ĉi semajno prezentas: Mateo el Kopenhago ĝuas la belan vintran sezonon kaj li parolas pri neĝo kaj glacio. Ding Wei kantas ĉarman arian baladon: "Sola Danco de Sinjorino Neĝo". Andrzej Bach filmraportas pri glitado sur la maro kaj vintra kromnutrado de birdoj. Kaj nepre ĝuu belajn filmbildojn de glitkurado en Nederlando.
jueves, 25 de diciembre de 2014
ETV Esperanto Televido en sia speciala vintra programo prezentas: Mateo el Kopenhago ĝuas la belan vintran sezonon kaj parolas pri glacio kaj neĝo. Ding Wei kantas ĉarman arian baladon: "Sola Danco de Sinjorino Neĝo". Andrzej Bach filmraportas pri glitado sur la maro kaj vintra kromnutrado de birdoj. Kaj nepre ĝuu belajn filmbildojn de glitkurado en Nederlando.
miércoles, 24 de diciembre de 2014
lunes, 22 de diciembre de 2014
viernes, 19 de diciembre de 2014
lunes, 15 de diciembre de 2014
Internacia Zamenhofmemorigo en la belga konsulejo en Sankt-Peterburgo (Rusio), la 15-an de decembro 2013-a, kun Festparolado de prof. J. W. Haazen. Legu pli pri prof. J. W. Haazen ĉe: http://johaazen.weebly.com/esperanto.html
sábado, 13 de diciembre de 2014
Esperanto Televido hodiaŭ: Andy Hernandez Martinez kuiras burgerojn el avenflokoj. Veganismo estas filozofio kaj vivmaniero, kiu provas kiel eble plej eviti ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj por manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj uzoj. Krom tio, ke ĝi ankaŭ subtenas la evoluigon de senbestekspluataj alternativoj, kio servu bestojn, homojn kaj la naturmedion. Lernu pli ĉe: www.veganarto.net
miércoles, 10 de diciembre de 2014
Esperanto Televido hodiaŭ: Emanuele Rovere (Manŭel) kantas "Esperantisto", kun filmbildoj de la klubo-dancejo "Esperanto" en Bonaero, Argentino. Emanuele Rovere estas itala esperantisto, kaj konata kantisto de esperantlingvaj kanzonoj. Laŭ lia propra juĝo, li bone konscias pri siaj muzikaj voĉlimoj, sed li kuraĝis publike prezentiĝi kiel e-lingva kanzonisto de laŭ propraj vortoj "tekstoj ne banalaj sur agrablaj, sufiĉe bonkvalitaj muzikaĵoj", kaj la esperantlingvaj aŭskultantaroj de liaj ĝisnunaj koncertoj tre aprezis liajn prezentojn. Klaku la supran butonon dekstre.
martes, 9 de diciembre de 2014
Esperanto Televido hodiaŭ: Tone kantas kun infanoj en la "Laborejo de la Estonteco", Santos, Brazilo. Tone (Antonio) estas brazila repisto. Li estas ĉefe konata pro la kanto "Nova kanto", kiu debutis en "Pato Branko" dum la 2002-a IJK. Vi neniam forgesos la vortojn: "Es-pe-ranto estas nova kanto,
la via, la mia, la lingvo internacia!". Klaku la supran butonon dekstre.
la via, la mia, la lingvo internacia!". Klaku la supran butonon dekstre.
domingo, 7 de diciembre de 2014
"Liza Pentras Bildojn" estas kanto de Esperanta rokgrupo Persone. La kanto estas unu el la plej famkonataj kantoj de Persone. Ĝi estis eldonita en la albumo: "Sed estas ne...". Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stokholmo, Svedio. Ĝi ekestis en 1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e) kiun komencis Amplifiki. Ilia muzikstilo estas gitarpopo. Klaku la supran butonon dekstre.
sábado, 6 de diciembre de 2014
viernes, 5 de diciembre de 2014
Gesa Maria Drozdzewski estas Esperantistino kaj talentoplena pianistino. En biografieto ŝi skribas: "Miaj gepatroj, kiuj ambaŭ ne ricevis muzikan instruadon, frue rimarkis mian muzikecon. Mi estis infano, kiu frue lernis paroli. Mi prezentis miajn unuajn vortojn kaj frazojn, kantanta, lulante en la infanseĝo de la biciklo. Do, en la aĝo de 4 jaroj oni decidis kontraŭ infanĝardeno kaj por "frua muzikala instruado". Kiam mi estis 6 jaraĝa, pianoinstruado komencis." Por legi pli iru al: http://novajhoj.weebly.com/gesa-maria-drozdzewski.html
Suscribirse a:
Entradas (Atom)